Hi-Brazilo

Hi-Brazilo (Hy-Brazil kaj aliaj variaĵoj: «O'Brasil», nun irlanda familinomo, kaj «Hy Bressail») aŭ simple Insulo de Brazilo estas mitologia insulo de Atlantiko ligita al legendo de Sankta Brendano kaj al legendo de feliĉa insulo komuna al ĉiuj hindeŭropaj kulturoj (Atlantido, Avalono, Insulo de Hisperidoj, Antilio, Drogio, Emparedada, Estotilando, Grocelando, ktp.).

Mezepokaj mapoj montras ofte la Insulon Hi-Brazilon, samekiel Antilion, la Insulon de Sankta Brendano, la Sep Urbojn kaj la Feliĉajn Insulojn. Meze de 14-a jarcento Hi-Brazilo ofte aperas en Norda Atlantiko centre kaj okcidente.

Tiu nomo "Brazilo" antaŭ 1500, laŭ kelkaj studantoj, nuligus la teorio laŭ, kiu la nomo Brazilo por la lando signifus "fajrruĝa". Por ili, la lando ricevis sian nomon pro la legendo, simile al Antiloj, kiuj ricevis sian nomon pro la legenda Antilio.

La serĉo al Hi-Brazilo estis konstanta. Unue okcidente de Irlando, post proksime al Acoroj, kie la nuna insulo Terceira ricevis tiun nomon antaŭ 1500.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search